1 00:00:15,700 --> 00:00:22,040 KURAĜA PAK Laŭ koreaj popolaj fabeloj 2 00:01:15,340 --> 00:01:19,530 He, Pak! Oni diras, vi baldaŭ edziĝos. 3 00:01:20,210 --> 00:01:21,380 Jes. 4 00:01:21,380 --> 00:01:25,500 Ni rikoltos kaj poste festos la geedziĝon. 5 00:01:25,500 --> 00:01:30,500 Rikoltos... Kaj se la drako denove bruligos la rikoltaĵon? 6 00:01:34,680 --> 00:01:37,320 Ĉu efektive la drako venos denove? 7 00:02:16,190 --> 00:02:18,330 Kuru, Pak! 8 00:02:24,910 --> 00:02:28,500 Pak! Per ŝtono vi ne venkos la drakon! 9 00:02:30,480 --> 00:02:36,190 Ĉiujare la drako bruligas niajn kampojn! Necesas foriri de ĉi tie! 10 00:02:36,680 --> 00:02:39,550 Ne! Tio estas nia lando! 11 00:02:39,700 --> 00:02:43,680 Necesas ne foriri, sed batali kontraŭ la drako! 12 00:02:43,680 --> 00:02:45,810 Batali ĝis morto! 13 00:02:45,970 --> 00:02:48,880 Pak! Pak! 14 00:02:49,830 --> 00:02:52,460 Mi revenos, Lu Si! 15 00:03:28,450 --> 00:03:31,030 Diru al mi, rokoj, 16 00:03:31,720 --> 00:03:34,350 Respondu min, montoj, 17 00:03:34,720 --> 00:03:37,590 Kiel venki la drakon? 18 00:03:37,900 --> 00:03:41,890 Aliru ĉi tien, kuraĝulo. 19 00:03:42,800 --> 00:03:46,890 Multaj volis venki la drakon, 20 00:03:47,320 --> 00:03:52,010 Sed ĝi turnis ĉiujn en ŝtonon. 21 00:03:53,290 --> 00:03:56,010 Estu singarda, junulo, 22 00:03:56,120 --> 00:03:59,510 Vin atendas la sama sorto. 23 00:04:00,630 --> 00:04:03,770 Pli bonas esti ŝtono, ol esti malkuraĝulo! 24 00:04:04,510 --> 00:04:06,510 Malpli laŭte! 25 00:04:07,220 --> 00:04:09,600 Aliru pli proksimen 26 00:04:09,960 --> 00:04:12,180 Kaj aŭskultu. 27 00:04:13,740 --> 00:04:18,459 Neniu, krom la Saĝa Maljunulo, 28 00:04:18,760 --> 00:04:22,670 Scias, kiel venki la drakon. 29 00:04:23,130 --> 00:04:27,060 Montru al mi vojon al la Saĝa Maljunulo! Montru! 30 00:04:27,260 --> 00:04:33,010 Malproksime, malantaŭ la montoj, en valo 31 00:04:33,700 --> 00:04:36,680 Loĝas malriĉulo Lu San. 32 00:04:37,860 --> 00:04:42,840 Oni diras, li provis atingi la Saĝan Maljunulon. 33 00:04:43,620 --> 00:04:47,140 Li montru la vojon al vi. 34 00:04:47,170 --> 00:04:50,340 Kaj nun foriru rapide! 35 00:04:52,300 --> 00:04:57,760 Kaj Pak ekiris laŭ la longa vojo... 36 00:05:41,590 --> 00:05:44,700 Ne atendu. Li ne revenos. 37 00:05:45,240 --> 00:05:48,020 Ne, li revenos. 38 00:06:08,980 --> 00:06:11,720 Ho, estiminda Lu San, 39 00:06:11,720 --> 00:06:13,350 Helpu min. 40 00:06:14,910 --> 00:06:18,350 Montru la vojon al la Saĝa Maljunulo. 41 00:06:19,480 --> 00:06:22,870 Ne eblas atingi la Saĝan Maljunulon. 42 00:06:23,370 --> 00:06:27,390 Li loĝas sur insulo malantaŭ ŝtorma maro, 43 00:06:27,390 --> 00:06:30,670 Kaj antaŭ la maro estas altaj rokoj, 44 00:06:30,670 --> 00:06:33,390 Inter ili estas malvasta gorĝo. 45 00:06:33,530 --> 00:06:40,210 En ĉi tiu gorĝo vagas tigro kun verdaj okuloj, kaj neniun preterlasas. 46 00:06:40,470 --> 00:06:45,890 Lasu la frenezan aferon, revenu hejmen! 47 00:06:46,000 --> 00:06:48,550 Ne! Pli bonas perei! 48 00:06:50,900 --> 00:06:53,190 Do, iru. 49 00:06:53,880 --> 00:06:57,310 Vi estas kuraĝa kaj persista. 50 00:06:58,790 --> 00:07:02,920 Malantaŭ ĉi tiu arbaro estas la vojo al la Maljunulo. 51 00:07:03,400 --> 00:07:07,920 Nur iru rekten kaj nenien turniĝu! 52 00:07:08,190 --> 00:07:14,600 Se vi atingos la Maljunulon, demandu lin: kion mi faru kun la pomujo? 53 00:07:14,920 --> 00:07:16,240 Ĝi sekiĝas... 54 00:07:18,410 --> 00:07:20,570 Mi demandos, Lu San, demandos. 55 00:07:27,050 --> 00:07:31,430 Prenu tabakon por la vojo. 56 00:07:31,610 --> 00:07:33,060 Dankon. 57 00:07:36,590 --> 00:07:40,580 Ne forgesu demandi pri la pomujo! 58 00:08:01,550 --> 00:08:03,620 Estu sana! 59 00:09:03,200 --> 00:09:05,810 Ricevu mian lancon! 60 00:10:02,400 --> 00:10:05,440 Li revenos. Revenos. 61 00:10:21,540 --> 00:10:24,870 Aŭskultu, korvo — vi flugas foren, 62 00:10:25,070 --> 00:10:27,860 Ĉu vi vidis ŝtorman maron? 63 00:10:29,930 --> 00:10:33,740 Ne ridu, korvo. Mi iris ĝuste, 64 00:10:33,740 --> 00:10:36,320 Nenien mi turniĝis. 65 00:10:39,120 --> 00:10:44,910 Tro frue vi ridas, korvo! Mi tutegale nenien turniĝos! 66 00:11:13,020 --> 00:11:18,940 Adiaŭ, korvo! Mi trovis la ŝtorman maron! 67 00:12:57,660 --> 00:13:00,000 Diru, avo... 68 00:13:00,000 --> 00:13:04,090 Mi scias, por kio vi venis ĉi tien. 69 00:13:04,990 --> 00:13:10,440 — Mi serĉas la Saĝan Maljunulon! — Vi trovis tiun, kiun vi serĉis... 70 00:13:21,610 --> 00:13:25,050 Helpu min, Saĝa Maljunulo! 71 00:13:25,610 --> 00:13:28,560 Instruu: kiel venki la drakon? 72 00:13:29,960 --> 00:13:32,670 Aŭskultu, junulo... 73 00:13:34,400 --> 00:13:39,650 Oni bezonas scii du sekretojn, por ke venki ĝin. 74 00:13:40,750 --> 00:13:45,720 La unua sekreto estas en la smeraldo. 75 00:13:46,820 --> 00:13:50,060 En ĝi estas la tuta forto de la drako. 76 00:13:50,310 --> 00:13:55,060 Se vi obtenos la smeraldon, do la drako pereos. 77 00:13:55,170 --> 00:13:57,030 Kaj la dua sekreto? 78 00:13:58,150 --> 00:14:03,680 Kaj la duan vi devas trovi mem. 79 00:14:04,580 --> 00:14:05,760 Iru. 80 00:14:06,580 --> 00:14:07,840 Hastu. 81 00:14:18,060 --> 00:14:22,240 Kion alian vi havas en la koro? Diru. 82 00:14:23,200 --> 00:14:26,410 Mi volis helpi unu malriĉan homon. 83 00:14:27,200 --> 00:14:29,740 Lia pomujo pereas. 84 00:14:30,090 --> 00:14:36,820 Folioj ne kreskas, kiam radikoj ne povas kreski... 85 00:14:38,390 --> 00:14:40,680 Junulo... 86 00:14:42,230 --> 00:14:47,640 Facila vojo malfermiĝas nur al tiu, 87 00:14:48,560 --> 00:14:51,880 Kiu trapasis la malfacilan. 88 00:15:36,370 --> 00:15:39,560 Jen ĝi estas, la dua sekreto. 89 00:15:52,410 --> 00:15:53,670 Lu San! 90 00:15:59,090 --> 00:16:01,130 Rigardu! 91 00:16:21,580 --> 00:16:24,850 Ĉi tiu pomo ne estas ordinara, Pak. 92 00:16:24,960 --> 00:16:28,810 Ĝi donos al vi heroan forton. 93 00:16:46,910 --> 00:16:49,460 Pak! Pak! 94 00:16:55,140 --> 00:16:56,760 Adiaŭ, Lu Si. 95 00:16:57,390 --> 00:17:01,770 Se mi revenos, do ni festos la plej gajan geedziĝon. 96 00:17:02,540 --> 00:17:07,280 Se mi ne revenos — do oni min rememoru per bona vorto. 97 00:17:52,930 --> 00:17:55,890 Eliru por batalo! 98 00:18:45,750 --> 00:18:48,480 Rigardu malantaŭen, Pak! 99 00:20:15,120 --> 00:20:17,320 FINO